LA 14AN DE MARTO 2001, NIA VIVO ESTIS FRAKASITA PRO AFTA FEBRO - LA TIEL NOMATA "PIED- KAJ BUŜFEBRO"



Du datoj estas porĉiame gravuritaj sur mia koro: dimanĉon, la 1an de februaro 1953, kaj merkredon, la 14an de marto 2001. Mi eĉ memoras la vortojn uzitajn.

En kvindek tri, vekis min mia patrino je la dua matene kaj diris simple: "Rigardu tra la fenestro." Ekstere la luno brilegis kaj ŝtormego blovis, sed anstataŭ la kampojn de mia patro, mi povis vidi nur akvon. Estis kvazaŭ nia domo estis ŝipo flosante en la mezo de oceano.

La orientmarbordaj inundoj de '53 dronis homojn, bestojn, farmbienojn, vilaĝojn, urbojn kaj esperojn. Ni estis devigata atendi ĝis la posttagmezo antaŭ ol boato alvenis por savi nin.

Eĉ en tia situacio troviĝis humoraĵo: la edzino de la bovinisto estis iomete dika, kaj dum ŝi klopodis elgrimpi la supran fenestron, la fenestrohoko hokis ŝian kalsonon.

Oni remis nin tra la flosantaj kadavroj de 68 mortaj bovinoj - la grego de mia patro. La tero estis tiel salvenita, kiel nenia rikolto okazos tiun aŭtunon.

Kvardek ok jarojn poste, mi nun plene povas kompreni la tiamajn sentojn de mia patro. La vortoj de la bestkuracisto ankoraŭ sonoras en mia menso: "Mi bedaŭras, sed la ministerio ĵus hodiaŭ decidis ke oni devas trakti ĉiun suspektatan kazon kvazaŭ ĝi estu konfirmita. La afta febro - la tiel nomata "Pied- kaj buŝmalsano" trafis nin. Pli ol ses cent bestoj niaj estis detruota; nia zorge bredita laktoproduktanta ŝafinaro, niaj ĝojplenaj kaproj, la bovinoj, kaj, la pli kruela bato, nia bela graveda lamino.

Dum tiuj tagoj ni, mi kaj mia familio, vojaĝis al la infero kaj reen, travivante nekredeblan koŝmaron. La montetojn de mortaj, sangmakulitaj bestoj, la traktorojn kiuj ŝovelis en trenveturilojn la kadavrojn kvazaŭ ili estis rubaĵo, kaj la fajron - pli ol kvindek metrojn longan, mi memoras ĉion. Mi volis esti kun mia edzino, sed la armeo de ministerianoj retenis min per senĉesaj demandoj, petoj, formularoj kaj enketoj, dum Cherry sidis konstante apud la telefono ricevante la bondezirojn de dekoj da homoj de ni kaj konataj kaj nekonataj. Multaj larmoj falis teren, multaj esperoj forkuris el la pordo.

"Ĉu viaj anasoj flugas al la najbaraj kampoj?"

Ĉu kio? Ĉu mi vere audis tion? Korvoj, kolomboj, paseroj ne gravas, sed - tiuj virusŝargitaj anasoj! Stultaĵo sekvis stultaĵon, kaj la brulstako kreskis konstante. Finfine, en la krepusko, oni flamigis alumeton, kaj saltis ĉielen la brulofero, tiu naŭza rostfesto.

Oni bruloferas, sed la Sinjoro ne akceptas.

Dum tri semajnoj la fajro daure bruladis, plenigante nian belegan valon per aĉodora fumo, kaj ni estis devigitaj agi kiel fajrogardistoj dum tiuj longaj noktaj horoj por forpeli malsatajn asbestnazajn vulpojn. Ne gravis la dormomanko - ni tute ne povis dormi.

Tiam la purigado. Por mia patro, tio temis pri ŝovelado, balaado, frotado, lavado, sekigado. Nun ankaŭ mi faris tiel: premlavado, desinfektado, brulado de bruleblaĵo, komposhtado de kompoŝteblaĵo, detruado de la animo kaj de la bieno kaj de la bienistoj. Aliloke la situacio iĝis eĉ pli serioza; ĉiutage la kazoj plinombriĝis; ĉiu kazo estis katastrofo por iuj familioj; de tempo al tempo la solvo estis sinmortigo. La instancoj luktadis, sed estis perdantaj la batalon. Kiel rezulto reguloj estis stakataj sur regulojn, kaj limigo sur limigojn; konfuzo estis la reĝo.

La vojaĝo reen al normaleco fariĝas pezpaŝe kaj terure lante. Kvin jaroj bezoniĝis al mia patro antaŭ ol li regajnis tion kion li perdis. Ĉiujare necesis disvastigi gipson sur la kampojn por forigi la salon. Feliĉe la registaro pagis la konton. La nuntempa registaro ne pagos; ŝajne oni volas tute detrui la agrikulturon nian. "Ŝanghu la vivrimedojn" oni krias, "diversigu viajn aferojn". "Ni helpos vin iĝi modernaj kaj laŭmodaj kun tendaroj, metiejoj, feriaj dometoj - kondiĉe ke vi neniam menciu nutraĵproduktadon!"

Sed, kvankam farmistoj ne estas tro popularaj, tamen ni estas treege persistaj kaj obstinaj. Ni revenos. Ne nur sango fluas tra la vejnoj, sed ankaŭ la bezono stari ja tuj apud Dio kaj naturo, kaj fiere kaj pace nutri la mondon, kaj nek malsano, nek registaro, nek kritikoj povas forpreni tion.



La cetero de ĉi tiu paĝo restas kiel antaŭe.

Vi, do, sukcesis trovi miajn retpaĝojn, ĉu? Nu, mi atendas ke vi bezonas tradukon, sed ne, mi intencas aliajn fiŝojn friti. Nepras sekvi tiujn ĉi paĝojn dum la sekvontajn monatojn.

Eble nun sufiĉas ekspliki ke mi farmas, kun mia filo, bieneton en sudorienta Anglio, c. 80km for de Londono. La farmbieno estas publike malferma dum la somero, kaj iu ajn vizitanta esperantisto rajtas peti esperantan komentarion. De tempo al tempo, nia loka grupo kunvenas ĉi tie kaj vi rajtas peti min ankaŭ pri ĝi. Por plua informo pri nia regiona federacio klaku ĉi tie

MelinaIu el miaj antaŭaj bestoj aparte povus interesi al samideanoj. Ĝi estis ŝafino de la tiel nomata "melvizaĝa" raso kaj kompreneble mi nomis ŝin "Melina". Jen tre taŭga nomo ĉu ne? Bedaŭrinde, oni poste klarigis al mi ke, same elparolata, estas angla medicina vorto kiu signifas "sanga feko"! Ho ve!

Dum lastatempa ferio mi vizitis alian parton de nia brita kamparo, kaj, vagante tra iu kampo, mi trovis truon ŝajne ege profundan. Estante scivolema, mi enĵetis ŝtonon por kontroli ties profundon, sed nenion mi aŭdis. Mi serĉis ion pli grandan kaj trovis pezan lignan trabon. Mi klopodis treni ĝin ĝis la trurando, kaj per ŝovego enigis ĝin. Sed bedaŭrinde mi ne havis la ŝancon por aŭskulti ĉar, tiumomente, mi rimarkis gigantan virshafon kurantan rekte al mi! Mi estis devigata transsalti la truon por eskapi, sed la kompatinda ŝafo ektrafis la truon kaj enfalis. Mi nenion povis fari por ĝi krom preĝeton por ĝia animo. Mi daŭrigis mian vagadon kaj renkontis la bieniston.

"Ĉu vi scias" mi demandis "ke estas truo en via kampo?"

"Jes ja."

"Sed tio estas ege danĝera por infanoj, ĉu ne?"

"Ho ne, ĉar mi metis virŝafon en la kampon por timigi ilin"

"Sed ĉu vi ne timas la enfalon de la virŝafo?"

"Tute ne, ĉar mi ligis lin ŝnure al granda trabo"!

HEJMEN